HORIZONTALE: 1. Mezgrada diplomito - 10. Interjekcio por atentigi aŭ konjukcio por rezoni - 11. Inklino - 12. Gravurita desegno, kies entajlojn oni plenigas per nigra emajlo (R) - 13. La plej bela sento - 14. Monunuo de Britio - 15. En la Anabazo de Senofono ĝi estis krio de ĝuo - 17. Iĝi parto, membro, akompananto aŭ partoprenanto de io - 18. Antaŭ sen elekto - 19. Ago de birdo - 21. Deksesa litero - 22. Montri per rezonado aŭ fakto - 23. Refleksivo - 24. Glitveturilo - 25. La radiko de lumo - 26. Ŝablona esprimo - 27. Tio povas kaŭzi doloron ĉu teren ĉu en la amon - 28. Progresinta - 29. Bonkora latindevena nomo - 30. Plumba oksido uzata por ŝmiri feron kontraŭ rustiĝo (R) - 31. Kanzono de La Porkoj - 32. Blondruĝa trinkaĵo (R) - 33. Kosmetikaĵo por virinoj
VERTIKALE: 1. Besto - 2. Naĝbarelo (R) - 3. Priparolaĵo - 4. Ĝenerala faro - 5. Dudekunua litero - 6. Tedi - 7. Japana altnivela spertulo je batalado, spionado, enfiltrado, mortigado - 8. Malinteresi - 9. Fino de abolo - 13. Radiko de arto - 14. Ĝi malsekigas la kamparon - 16. Membro - 17. Duondiro - 19. Tia estas la novaĵo aŭ la fiŝo, se ĝi estas bona - 20. Vira antaŭnomo grekdevena - 22. Romia historiisto kaj naturisto, kiu mortis dum erupcio de vulkano - 23. Ruĝkrura najvulo (R) - 24. Ĵargono (R) - 25. La kapo de Laozio - 26. Tiom estas la elementoj por la azia kulturo - 27. Nordeŭropa civitano kiu entenas duoblan literon - 28. Ordono... ne ordonebla - 29. Prepozicio iomete... ileca - 31. Atuta prepozicio - 32. Ili estas malparaj en taso
Nessun commento:
Posta un commento