Pagine

23/03/12

Krucvortenigmo 0006


HORIZONTALE: 1. terminaro – 7. kompakta agregaĵo – 10. hispana – 11. denove – 13. konkluda konjukcio – 14. la logiko analizas tion – 15. ligaĵo – 18. ili estas paraj en paroli – 19. eta arko – 22. difina artikolo – 23. antikva angla mono – 25. uzi arĉon sen fino – 26. la enamiĝinta ulo faras tion – 28. unua singulara persono – 29. ĝi kapablas esti moŝta – 30. tia estas la lingvo de Danlando – 31. radiko de simileco – 33. gaje – 35. kunfando – 37. kolektiva – 39. la numero kiu estis timita de la programistoj – 40. adore rigardi – 43. siglo de Esperanto – 46. goliarde vokaloj – 47. dividita fenestro – 50. senplie – 52. fidinda marhomo– 54. ili estas neparaj en devo – 55. orienteŭropa lando kun latinida lingvo – 56. akvobirdo kun longaj kruroj.

VERTIKALE: 1. metodo por vivi – 2. ĝi estas observita de tiu kiu plenumas ordonojn – 3. aranĝi denove en la barko– 4. eksceso – 5. ili estas samaj en alaŭdo – 6. la komenco de oracio – 7. stultulo – 8. poemo – 9. dekkvina litero de Esperanto – 12. interne – 16. instigi al dormo – 17. grupo da personoj – 19. alta kaj sudamerika – 20. reunuiĝi sen iĝi – 21. ordoni – 22. brili – 24. kun plena digno – 27. estas tia la ulo kun malbona vido – 31. malgracie imitita – 32. tie albordiĝas la ŝipoj – 34. malmola ŝtono – 36. vokaloj de unu – 38. nek lia nek ŝia – 41. unua singulara persono – 42. oni faras tion sur la akvo aŭ en la gimnastejo – 44. metode – 45. ĝi necesas al instrumenta adjekto – 47. interjekcio de dubo aŭ de senscio – 48. ĝi indikas malproksimiĝon aŭ malproksimigon – 49. produktaĵo de la kokino – 51. ĝi tre ofte necesas por demandi – 53. komenco kaj fino de amo.


Nessun commento:

Posta un commento